Pola Retradio en Esperanto
Latest Episodes
E_elsendo el la 28.01.2020
La 932-a E_elsendo el la 28.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org En nia elsendo ni proponas denove renkontiĝon kun E-literaturo. Ĉi-foje temas pri la 90-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Li...
E_elsendo el la 24.01.2020
La 931-a E_elsendo el la 24.01.2020 ĉe www.pola-retradio.org Nia hodiaŭa felietono estas dediĉita al Henryk Marconi, italdevena arkitekto, kiu radikiĝinte en Pollando kreis multegajn imponajn konstruaĵojn kaj kiel lekcianto de la Belarta Akademio metis...
E_elsendo el la 21.01.2020
La 930-a E_elsendo el la 21.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org En nia hodiaŭa elsendo ni referencas al la novembra Malferma Tago en Roterdamo kaj al la tiama prelego de Orlando Raola pri Scienco en Esperanto.
E_elsendo el la 17.01.2020
La 929-a E_elsendo el la 17.01.2020 ĉe www.pola-retradio.org Nia hodiaŭa felietono pri Koninda Pollando estas dediĉita al karnavala periodo en Pollando, grandparte retrorigarde. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas grandan ekspozicion pri la k...
E_elsendo el la 15.01.2020
La 928-a E_elsendo el la 15.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org En nia elsendo ni referencas al la novembra Malferma Tago en Roterdamo kaj al la tiama prelego de Orlando Raola pri Scienco en Esperanto. Ni prezentas ĝian unuan parton.
E_elsendo el la 10.01.2020
La 927-a E_elsendo el la 10.01.2020 ĉe www.pola-retradio.org En nia hodiaŭa felietono pri Koninda Polo ni memorigas unu el la patronoj de la 2020-a, kiun en 2019 proklamis la pola Sejmo. Temas pri renoma, elstara pola filozofo, Roman Ingarden.
E_elsendo el la 07.01.2020
La 926-a E_elsendo el la 07.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org En nia marda elsendo ni proponas literaturan segmenton, en kiu aŭdiĝas la 89-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
E_elsendo el la 03.01.2020
La 925-a E_elsendo el la 03.01.2020 ĉe www.pola-retradio.org En la unua varsovia E-elsendo el Varsovio tutkorajn Novjarajn Bondezirojn sendas al ĉiuj geaŭskultantoj kaj radioamikoj la tuta skipo de nia programo! Ĉiuspecan Prosperon, Sanon,
E_elsendo el la 31.12.2019
La 924-a E_elsendo el la 31.12.2019 ĉe www.pola-retradio.org Karaj Geaŭskultantoj, ni sojlas la 2020-an Jaron. Nia tuta Redakcia Teamo transdonas al vi varmajn dezirojn de ĉiuflanke Prospera, Sukcesa, Feliĉa Nova Jaro ! Nian hodiaŭan elsendon,
E_elsendo el la 28.12.2019
La 923-a E_elsendo el la 28.12.2019 ĉe www.pola-retradio.org Niaj komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al du interesaj ekspozicioj. En Vroclavo eblas admiri 100 tolaĵojn de Michael Willmann, elstara silezia artisto.