Pola Retradio en Esperanto
Latest Episodes
E_elsendo el la 03.03.2020
La 942-a E_elsendo el la 03.03.2020 ĉe www.pola-retradio.org La antaŭmikrofona gasto de nia redakcio estas profesoro Bengt-Arne Wickström, specialisto pri ekonomiko, kiu dum la februara interlingvistika sesio en Poznano,
E_elsendo el la 28.02.2020
La 941-a E_elsendo el la 28.02.2020 ĉe www.pola-retradio.org Nia hodiaŭa felietono kondukas al la suda Pollando, al la loko Olesno. Troviĝas tie unika, 15-jarcenta ligna sanktejo de s-ta Anna kun Maria kaj Jesueto.
E_elsendo el la 25.02.2020
La 940-a E_elsendo el la 25.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org En nia hodiaŭa E-elsendo ni prezentas historian interparolon kun Katalin Kováts el 2018, en kiu ni referencas al ŝiaj renomaj premioj, sed krome konatiĝas kun ŝiaj ideoj pri pli vasta prezent...
E_elsendo el la 21.02.2020
La 939-a E_elsendo el la 21.02.2020 ĉe www.pola-retradio.org Nia hodiaŭa felietono referencas al la 95-jariĝo de la monumento de Pola Grensemanto en Kuritibo, Brazilo. En ĝi ni traktas pri poloj venintaj al Brazilo lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj po...
E_elsendo el la 18.02.2020
La 938-a E_elsendo el la 18.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org Hodiaŭ ni proponas konatiĝi kun pliaj sortoj de la herooj de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Ni prezentas ĝian 91-an fragmenton.
E_elsendo el la 15.02.2020
La 937-a E_elsendo el la 15.02.2020 ĉe www.pola-retradio.org Nian hodiaŭan felietonon pri Koninda Pollando ni dediĉas al la pasinta en la ĵusaj tagoj 100-jariĝo de la reveno de Pollando apud Baltikon. En la komencaj kulturkronikaj informoj ni parolas p...
E_elsendo el la 11.02.2020
La 936-a E_elsendo el la 11.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org Nia nunsemajna antaŭmikrofona gasto estas prof.-ino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la januara interlingvistka konferenco en Parizo kaj la ĵus finiĝinta (en februaro) Interlingvisti...
E_elsendo el la 08.02.2020
La 935-a E_elsendo el la 08.02.2020 ĉe www.pola-retradio.org Antaŭ nia mikrofono ni gastigas hodiaŭ d-inon Katalin Kovats el edukado.net, kun kiu ni interparolas pri la ĵus finiĝinta februara sesio de la Instruista Trejnado kadre de la Interlingvistika...
E_elsendo el la 04.02.2020
La 934-a E_elsendo el la 04.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org En nia elsendo ni hodiaŭ memorigas la arkivan interparolon de red. Anna Henn-Limont de antaŭ pli ol 20 jaroj kun László Szilvási pri la tiama stato de la interreta komunikado,
E_elsendo el la 31.01.2020
La 933-a E_elsendo el la 31.01.2020 ĉe www.pola-retradio.org Nia hodiaŭa felietono pri koninda Pollando kondukas al la 17-jarcenta kastela-parka komplekso en Krasiczyn en la sud-orienta Pollando. Ĝian belecon eblas admiri ankaŭ virtuale i.a.