Pola Retradio en Esperanto
Latest Episodes
E_elsendo el la 12.04.2019
La 844-a E_elsendo el la 12.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org Hodiaŭ en la komencaj kulturkronikaj aktulaĵoj ni informas pri la daŭranta Paska Festivalo de Ludwig van Beethoven kaj pri la prezentita kritika eldonprojekto „Karol Wojtyła – la literaturaj ...
E_elsendo el la 09.04.2019
La 843-a E_elsendo el la 09.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org Nur post kelkaj tagoj (14.04) ni omaĝos la laŭvican mortodatrevenon de Ludoviko Zamenhof. Apartan programon kun malkovro de la skulptaĵo de juna Zamenhof oni pretigis en Bjalistoko.
E_elsendo el la 05.04.2019
La 842-a E_elsendo el la 05.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org Tra nia hodiaŭa programo ŝpiniĝas la 60-jariĝo de la unua profesia E-redakcio en la oficiala publika radiofonio. Ni referencas al ĝi kun aparta atento,
E_elsendo el la 02.04.2019
La 841-a E_elsendo el la 02.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org Komence de aprilo ni notas du datrevenojn. La 4-an de aprilo 2019 pasos la jubileo de la 60-jariĝo de la unua profesia E-Redakcio en la publika radiofonio, Pola Radio.
E_elsendo el la 29.03.2019
La 840-a E_elsendo el la 29.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org En nia lasta en marto elsendo ni memorigas pri la pasantaj la 31-an de marto du limdatoj. Temas pri la finiĝanta la dua kaj samtempe la lasta favorepreza aliĝperiodo al la 104 UK en Lahtio,
E_elsendo el la 26.03.2019
La 839-a E_elsendo el la 26.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org En nia marda E-elsendo denove multan lokon okupas literaturo. Ni prezentas la jam 79-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
E_elsendo el la 22.03.2019
La 838-a E_elsendo el la 22.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org En la hodiaŭa programo pere de la felietono el la ciklo Koninda Pollando ni invitas vin iom konatiĝi kun unu el la plej belaj arbaraj kompleksoj en la centra Pollando Arbarego Kampinos.
E_elsendo el la 19.03.2019
La 837-a E_elsendo el la 19.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org La lasta ARKONES en Poznano la unuan fojon en la koncerta programo gastigis francan esperantiston kaj kanzoniston Gijom’ Armide. Lia koncerto estis bonvenigita tre entuziasme kaj por nia reda...
E_elsendo el la 15.03.2019
La 836-a E_elsendo el la 15.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org La heroo de nia felietono pri Koninda Polo estas princino Izabela Czartoryski, establinto de la unua sur la polaj teritorioj muzeo. Ŝia kolektista talento kaj entuzismo certigis,
E_elsendo el la 12.03.2019
La 835-a E_elsendo el la 12.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org Kroatio estas la dua – post Pollando – lando, kiu sukcesis enmeti Esperanton en la nacian liston de la kultura heredaĵo de Unesko. Pri tiu sukceso kaj la vojo kondukinta al ĝi ni interparolas...