Pola Retradio en Esperanto
Latest Episodes
E_elsendo el la 21.07.2020
La 982-a E_elsendo el la 21.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org En la hodiaŭa programo ni proponas aŭskulti la 97-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
E_elsendo el la 17.07.2020
La 981-a E_elsendo el la 17.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org La nunsemajna vendreda felietono traktas la historion de la pentraĵo „Batalo apud Grunwald” de Jan Matejko. Ĝia foto ornamis nian mardan programinformon rilate al la pasinta tiam 610-a datr...
E_elsendo el la 15.07.2020
La 980-a E_elsendo el la 15.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org Kun la temo de parolarto, la kulturo de la parolata lingvo estas ligita interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto Leandro Abrahão el Brazilo, kun kiu ni interparolas pri lia ĉi-kampa laboro en...
E_elsendo el la 10.07.2020
La 979-a E_elsendo el la 10.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org En la nunsemajna felietono pri Koninda Pollando ni prezentas la lokon Rowokół en la norda Pollando, nun arbaran-panoraman rezervejon en la Słowiński Nacia Parko.
E_elsendo el la 07.07.2020
La 978-a E_elsendo el la 07.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org Jam kelkfoje ni prezentis en niaj elsendoj sondokumentojn el la periodo de antaŭ 2011 kaj kreiĝo de Pola RetRadio. Hodiaŭ ni memorigas intervjuon kun d-ro Ulrich Lins, esploristo,
E_elsendo el la 03.07.2020
La 977-a E_elsendo el la 03.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org En la felietono el la ciklo Koninda Polo ni proksimigas la silueton de la unua pola mondvojaĝanto franciskana monaĥo Benedictus Polonus, kiu en la 13-a jarcento atingis Azion,
E_elsendo el la 30.06.2020
La 976-a E_elsendo el la 30.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org Hodiaŭ ni proponas en la literatura segmento de la programo la 96-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
E_elsendo el la 26.06.2020
La 975-a E_elsendo el la 26.06.2020 ĉe www.pola-retradio.org Hodiaŭ ni invitas vin gesinjoroj per nia vendreda felietono al la loko Baranów Sandomierski por rakonti pri tiu ĉi urbo kaj pri la tiea fama renesanca-baroka kastelo.
E_elsendo el la 23.06.2020
La 974-a E_elsendo el la 23.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org Lastsabate okazis rete la Inaŭguro de la evento MondaFest’ 2020, Monda Festivalo de Esperanto. Pri ĝi – ne sole pri la inaŭguro, sed ankaŭ pri la tuta ideo kaj koncepto ni interparolas kun ni...
E_elsendo el la 20.06.2020
La 973-a E_elsendo el la 20.06.2020 ĉe www.pola-retradio.org La komencon de nia elsendo ni dediĉas al la okazinta sabate en la reto inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto, MondaFest’ 2020. En nia elsendo ni citas sole la alparolon de UEA-prezidant...