Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto


Latest Episodes

E_elsendo el la 10.04.2021
April 10, 2021

La 1055-a E_elsendo el la 10.04.2021 ĉe www.pola-retradio.org La ĉefprogramo de nia hodiaŭa elsendo estas Trarigardo de la E-Gazetaro. En ĝi ni traktas Kajeron de TAKE 2021 pri konstruado, la 193-an numeron de „La Informilo”,

E_elsendo el la 07.04.2021
April 07, 2021

La 1054-a E_elsendo el la 07.04.2021 ĉe www.pola-retradio.org Nia antaŭmikrofona gasto estas prof-ino Ilona Koutny kun kiu ni interparolas pri la restartigotaj aŭtune en Adam Mickiewicz-universitato Interlingvistikaj Studoj.

E_elsendo el la 03.04.2021
April 03, 2021

La 1053-a E_elsendo el la 03.04.2021 ĉe www.pola-retradio.org Nia programo aŭdiĝas antaŭtage de la 62-a datreveno de la kreiĝo de la E-Redakcio de Pola Radio, antaŭnelonge ni notis la 10-jariĝon de Pola RetRadio en Esperanto.

E_elsendo el la 30.03.2021
March 30, 2021

La 1052-a E_elsendo el la 30.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org La ĉefan programeron konsistigas la literatura segmento kun la 108-a fragmento de la romano Quo Vadis de Henryk Sienkiewcz en la traduko de Lidia Zamenhof.

E_elsendo el la 26.03.2021
March 26, 2021

La 1051-a E_elsendo el la 26.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org enhavas felietonon de nia aŭskultanto Michał Łabenda pri polaj diplomatoj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. La riĉa kulturtema kroniko enhavas la informojn pri la Internacia Tago de Tea...

E_elsendo el la 24.03.2021
March 24, 2021

La 1050-a E_elsendo el la 24.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org Nia nunsemajna antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kun kiu ni parolas pri la preparstato al la 106-a Universala Kongreso de Esperanto en Belfasto.

E_elsendo el la 19.03.2021
March 19, 2021

La 1049-a E_elsendo el la 19.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org Nia nunsemajna felietono estas dediĉita al elstara pola sciencisto, Tadeusz Sendzimir, difinata kiel Edisono de metalurgio. La komenca riĉenhava kulturtema kroniko informas pri la iniciato „...

E_elsendo el la 16.03.2021
March 16, 2021

La 1048-a E_elsendo el la 16.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org Nian elsendon komencas tradicie aktualaĵoj, inter kiuj krom kronvirusa kroniko ni informas pri la nuna stato de eksterlandaj studentoj en polaj altlernejoj.

E_elsendo el la 12.03.2021
March 12, 2021

La 1047-a E_elsendo el la 12.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org Hodiaŭ ni invitas aŭskulti felietonon de nia aŭskultanto Michał Łabenda pri la E-spuroj en Kirgizio. La komencaj kulturtemaj informoj koncernas planatan ekspozicion de la tolaĵo de Jan Matej...

E_elsendo el la 10.03.2021
March 10, 2021

La 1046-a E_elsendo el la 10.03.2021 ĉe www.pola-retradio.org Denove la ĉefan parton de nia elsendo okupas literaturo, la 107-a fragmento de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la Esperantlingva traduko de Lidia Zamenhof.